JaJa muzikis en la urbo Eger

Placo Dobó, Eger, la 1an de decembro, 2016.

Pri kio famas la bando JaJa? Ilia nomo venas de la granda hungara poeto (hungara nomordo) József Attila, de la duobla monogramo JA. La bando ludas ĉefe la enmuzikitajn verkojn de József Attila. La repertuaro enhavas proprajn kantojn, kaj ankaŭ la verkojn, versojn de aliaj hungaraj poetoj. Membroj de la bando estas Kormos Katalin Kitti (kantistino), Suha Tamás (gitaro) kaj Várhelyi Zalán (tamburo nomata „cajón” – fraptamburo aŭ kestotamburo). Grava informo, ke unu el ili, Tamás estas esperantisto.

JaJa havis koncerton – okaze de Advento – en la urbo Eger, la 1an de decembro. Ni ĉiuj ĝuis ilian distran koncerton.


YouTube kanalo de JaJa >>