Tago de mortintoj 2023

Denove alvenis la tago del’ mortintoj. Nia klubo havas tiun tradicion, ke ni vizitas la tombojn de niaj iamaj klubanoj – kaj rememoras ilin en tiu ĉi tago. Ankaŭ ĉijare ni agis same, jen kelkaj momentfotoj pri la vizito en la tombaroj de Eger. Mortas nur tiu, kiun oni forgesas. Fotografaĵoj  de Zs. Szepesi kaj … Olvass tovább

Esperanto murtapiŝo

Kudrita Esperanto murtapiŝo el la heredaĵo de s-ro József Csáki. Li donacis ĉi tiun belaĵon al ni dum sia vivo. Ties dimensioj (43 cm larĝa, 48 cm alta) videblas sur la dua bildo. La eta tapiŝo havas negravajn difektojn.

Zamenhof-festo 2022

Jene ni informas niajn estimatajn klubanojn kaj interesiĝantojn, ke ni okazigos klubkunvenon, memorfeston kaj toston okaze de la Zamenhof-tago la 15-an de decembro 2022 (ĵaŭdon) je la 17-a horo (laŭ loka tempo). Loko: Oxford International Lingvolernejo, Eger, Bródy S. u. 1., ĉambro C1. Ni atendas ankaŭ vin! Pliaj informoj ĉe: esperantoeger@gmail.comVerda Stelo Esperanto Klubo, Eger … Olvass tovább

Elhunyt Csáki József – Forpasis József Csáki

Tisztelt eszperantista közösség!  Fájdalommal tudatjuk, hogy Csáki József, egri eszperantista, 2021. április 28-án, 92 éves korában elhunyt. Nyugodjon békében! Emléke örökké élni fog.  Estimata komunumo esperantista!  Ni diskonigas kun malĝojo, ke József Csáki, esperantisto de Eger, forpasis la 28-an de aprilo 2021, en sia 92-a jaraĝo. Ripozu li en paco! Lia memoro vivos eterne.  Életút … Olvass tovább