Bonvenon!

Esperanto Centro de Eger (kaj Klubo „Verda Stelo”) estas komunumo de Eger kaj ties regiono en Hungario. La membraro kaj niaj interesiĝantaj gastoj temas pri Esperanto, la esperantbaza kulturo kaj aliaj koneksaj temoj. Nia klubo estas ĝoja kaj vivplena kultura komunumo. Ni havas pli ol kvardek aktivajn membrojn kaj multe da lingvoamantaj subtenantoj regione kaj landskale. Bonvenon ĉe ni!

Ni informas vin, ke nia sekvonta klubkunveno okazos la 31-an de januaro, 2024.
Se ankaŭ vi venus, kontaktiĝu nin pri la detaloj!

Ni atendas ankaŭ vin!

Nia klubsidejo troveblas en verdigra, historia konstruaĵo en la urbocentro de Eger, en la strato Bródy S., numero 1. (sidejo de Lingvolernejo Oxford International), ĵus en la centro de la urbo, apud la placo Dobó. La lingvolernejo troveblas simple: granda cisterciana preĝejo estas apude, sur la stratangulo de la ĉefstrato. Serĉu la ĉefstraton Széchenyi en la urbo, kaj en ĝia centra parto vi ekvidos la domegon de nia sidejo. Promenante ĝi estas 3-4 minutoj de la Placo Dobó kaj de la autobusa stacio.

Oxford International Lingvolernejo, Eger

Kelkaj el niaj celoj kaj agadoj:

  • subteni kaj prizorgi la esperantan kulturon en Eger kaj regione,
  • subteni, gardi kaj establi novajn ZEO-jn en la urbo.
  • ni popularigas Esperanton per diversaj aranĝoj: (renkontoj, libro-prezentadoj, forumoj, prelegoj),
  • ni informigas la esperantistajn vizitantojn de Eger,
  • kaj gardas la fajron de la lingvo…

…laŭ nia plej bona kapablo.

Pri la ZEO-j en la urbo. Ni havas kelkajn: Promenejo Esperanto en la centro de Eger (inter la Placo Dobó kaj la urba plaĝo, laŭ la rivereto Eger), Zamenhof-memortabulo sur konstruaĵo de la promenejo, memortabulo pri d-ro Gábor Bálint, la unua hungara esperantisto sur la muro de la kulturdomo apud nia klubejo.

Por niaj esperantlingvaj enhavoj klaku tien >>


Promenejo Esperanto en la centro de la urbo Eger

Esperanto-torto en civila festo de Eger ĉe nia tendo