Interesaĵoj

Esperanto kaj Eger ekster la Tero

Ĉu vi sciis, ke ekzistas kelkaj objektoj en la spaco, kiuj portas nomojn pri Esperanto, Zamenhof kaj la hungara urbo Eger? Vidu:




3103 Eger
Tre malgranda terrenkonta asteroido (diametro 1,5 km), kiu trairas la orbitojn de Marso kaj Tero. Ĝin malkovris Miklós Lovas hungara astronomo el la Stacio de Piszkéstető, Mátraszentimre, Hungario, la 20-an de januaro en 1982. La objekto estis nomita pri la hungara urbo Eger. Tre diligenta asteroido, ĝi orbitas po 1,665 jaroj, kaj trairas la orbiton ankaŭ de Tero. Venonta (Tero-) proksimiĝo okazos la 2-an de aŭgusto 2016. Legu pli >>


1421 Esperanto
Mezgranda, sunsistema asteroido. Ĝin malkovris Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando. La trovinto nomis ĝin "Esperanto" omaĝe al la internacia lingvo. La asteroido havas neregulan formon, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero, en la ĉefa asteroida zono. La asteroido estis observebla laste la 21-an de aŭgusto en 2002, ĝia orbitperiodo estas 5,4272 jaro. Pluaj detaloj >>


1462 Zamenhof
Malgranda asteroido, orbitanta en la asteroida zono. Ankaŭ tiun malkovris Yrjö Väisälä la 6-an de februaro 1938 en Turku, Finnlando, kaj li nomis ĝin pri la inciinto de la internacia lingvo. Ĝia diametro estas 25,82 km, kaj orbitas po 5,586 jaroj. Oni laste observis la 6-an de oktobro en 2013.
1462 Zamenhof estas rigardata kiel la ZEO plej malproksima de Tero. Mi tutlegas >>


Saluton al la kosmo!
Surferdeke la kosmosondilo Voyager 1, lanĉita en la jaro 1977, estis ludebla ora disko kun la sonoj de la Tero. La sonoj apartenas al diversaj terplanedaj agadoj, iloj, ekzemple sono de trajno, autobuso, automobilo, sed ankaŭ de vento, pluvo, maro, vulkano, diversaj bestoj, iloj, sed ne mankas muzikoj kaj la sono de kiso, la sono de patrino kaj bebo, kaj aliaj. La disko kontentas ankaŭ salutmesaĝojn al iuj, kiuj kapablas ludi kaj aŭskulti ĝin ie en la malproksimeco. Sur la disko troveblas mesaĝoj en 55 lingvoj, inter ili estas la hungara kaj Esperanto. Jen la originalaj mesaĝoj, esperante: "Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo." La hungarlingva saluto: Üdvözletet küldünk magyar nyelven minden békét szerető lénynek a Világegyetemben (Ni sendas salutojn hungarlingve al ĉiuj la estaĵoj kiuj amas la pacon en la Universo). Aŭskultu la esperantlingvan mesaĝon ĉi tie >>





La unua esperantista kosmonaŭto
Bertalan Farkas hungara kosmonaŭto estis la unua esperantisto, kiu vizitis kosmon. Li atingis la kosmon per soveta kosmoveturilo nomata Sojuz en 1980, kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj. Detaloj >>

Ni diras

Esperanto ne havas landon. Ĝi havas planedojn.