Arbo de la jaro en Eŭropo 2013

closeEz a poszt már több mint egy éve született, kérjük, hogy az itt közölt tartalmat ennek figyelembe vételével olvassa. Arkiva enhavo.

Praa platano de Eger gajnis la konkurson nomata Arbo de la jaro en Eŭropo – 2013. Tiu ĉi konkurso estis aranĝita ĉijare la trian fojon, la platano havis 14.205 voĉdonojn el la arboj de aliaj ses landoj.

La platano situas sur la tereno de termobanejo de Eger. Laŭ arkivaj datenoj oni plantigis la arbon antaŭ proksimume 250 jaroj. Pro ĝia abunda kaj daŭre vaporanta foliaro la arbo havas enorman akvobezonon, pro tio estis plantita sur la bordo de la rojo Eger, kie hodiaŭ situas la termobanejo. La mikroklimato de la banejo ege subtenas la kreskon kaj evoluon de la platano, ĉar la arbo konstante povas akiri sufiĉan varman aeron el la termobasenoj, kaj ĝin ne ĝenas la damaĝemaj efikoj de la urba ĉirkaŭaĵo (ekz. ellasitaj veturilaj gasoj). Tiu ĉi tre maljuna platanarbo montras vivplenon, prospere ekzistas sen la signoj de pereo. La arbo estas defendata ekde 1978, ĝi viziteblas (kaj atendas vin) en la termobanejo de Eger.